Gustavo Adolfo Bécquer
SE BALKONE VIAJ KAMPANOLOJ...

Se balkone viaj kampanoloj
flustras treme,
kaj vi kredas: vento ilin lulas
kareseme,
sciu: mi kaŝiĝas inter ili
sopirĝeme.

Se postdorse aŭdas vi konfuzan
bruon krian,
kaj vi kredas: nekonato krias
nomon vian,
sciu: mi vin el angul' malluma
vokas tiam.

Se noktmeze via kor' timfrapas
nebrideble,
kaj de ies arda spir' la lipoj
brulas febre,
sciu: apud vi mi kuŝas tiam
nevideble.